Skajpo jam venis

Afiŝita en programoj de KienLi je 2009-04-13

La 31-an de marto Skajpo oficiale aperis en AppStore kaj tute senpage.

La programo senpage funkcias en EDGE, 3G, WiFi en iPhone 3G, iPod Touch 2g kaj iPod Touch 1G.

Skajpo (anglalingve Skype, prononcata [skaɪp]) estas tujmesaĝilo kaj interreta telefono-reto kiu funkcias per samtavola komunikado.

Uzanto povas senpage paroli kun aliaj Skajp-uzantoj, page telefoni al normalaj telefonoj (SkypeOut), page akcepti telefonvokojn el normalaj telefonoj (SkypeIn), kaj page akcepti mesaĝojn el sia propra telefonrespondilo.

Oni povas babile kaj komuniki ajnlingve, inkluzive per Esperanto. Ĝi estas sufiĉe vaste uzata de esperantistoj tra la mondo, kaj la programinterfaco inkluzivas Esperanton en la listo de lingvoj (per kiu oni povas serĉi eventualajn kunbabilontojn).

Ĝi nuntempe funkcias per Vindozo, Linukso, Makintoŝo, aŭ PDA kaj nun ankaŭ per iFon.

Ekranprintaĵoj:

skajpo1skajpo2skajpo3skajpo4

skype_logoElŝuti la programon per AppStore

Se ĉi tiu afiŝo plaĉis al vi, vi povas aboni la sekvajn per bloga RSS-fluo!
Google Bookmarks Digg Reddit del.icio.us Ma.gnolia Technorati Slashdot Yahoo My Web БобрДобр.ru RUmarkz Ваау! Memori.ru Mister Wong


Probable vin interesos ankaŭ tiuj afiŝoj:
  • Toothbrush Timer – brosi dentojn ĝuste
  • Eurovision – pli bone malfrue, ol neniam
  • Krei sonojn por telefonvokoj
  • Ludo: The Treasures of Montezuma
  • Esperanto-programoj
  • 6 komentoj Transiri al komentoj

    KienLi diris...
    Verkita en 2009-04-15 je 1:01

    Ĉu ĝi bonorde fukcias ĉe vi aŭ nur mia de tempo al tempo malrapidiĝas?

    PaulP diris...
    Verkita en 2009-04-20 je 15:15

    Saluton,
    mi bone povas skajpi al aliaj, sed aliaj ne al mi. Tuj kiam iPhone post unu-du minutoj da neuzado transiras al “dorma stato”, Skype konsideras min “ne-ĉeestanta” kaj tiam oni ne plu povas voki. Tio estas tre ĝena cimo, sed eble riparota …

    KienLi diris...
    Verkita en 2009-04-20 je 17:45

    Ĉu tio okazas jam kun nova ĝisdatigita versio de iFona Skajpo?

    PaulP diris...
    Verkita en 2009-04-20 je 18:11

    Nu, jes, mi uzas la lastan version, mi supozas. Almenaŭ App.Strore ne indikas, ke ekzistas pli nova versio.

    PaulP diris...
    Verkita en 2009-04-20 je 18:19

    Cetere, estas simila problemo kun la tekstaj mesaĝoj. Se iu Skajpano sendas al mi tekstmesaĝon en la momento, kiam mi estas en Skajpo, la mesaĝo tuj montriĝas. Se iu sendas al mi tekstmesaĝon en la momento, kiam iPhone dormas, aŭ kiam mi estas en alia programo, okazas nenio. Nur en la momento kiam mi malfermas Skajpon, la malnovaj mesaĝoj iom post iom alvenas, fojfoje post kelkaj sekundoj, fojfoje post unu minuto … Tre malagrable. La sistemo de Google Mail estas multe pli bona. Eĉ kiam iPhone dormas mi aŭdas mallongan sonon, kiu indikas, ke alvenis poŝto en mia poŝtkesto.

    KienLi diris...
    Verkita en 2009-04-21 je 2:09

    Plejverŝajne oni korektos ĉiujn cimojn, ĉar Skajpo ja estas komerca projekto.

    Mi ĝojos pri viaj komentoj ĉi tie

    Nomo: (Devigata)

    Retpoŝtadreso: (Devigata)

    Retejo:

    Komento:

    Mi ne estas roboto.