Kiun twitter-klienton elekti?

Afiŝita en programoj de KienLi je 2009-04-28

twitter3

Twitter iĝis vere internacia kaj populara. Ni ne postiru la progreson kaj ridardu, kiuj klientoj por iFono ekzistas nuntempe.

Twitter estas servo de mikroblogado, sendata afiŝo devas enhavi ne pli ol 140 signojn. Kaj skribi kaj legi afiŝojn eblas ne nur per komputilo, sed ankaŭ per poŝtelefonoj kaj iFono. Kaj plejparte tiu blogado, kiam vi estas ne ĉe komputilo, estas kaj iĝas pli populara. Legi pli

2009-04-24

800px-ocarina_shops

Mi ĉiam serĉas ion interesan por mi, ĉar multo, kion mi vidas, baldaŭ komencas tedi al mi. Mi adoras fantastikajn kreaĵojn, ĉar mem ne estas kreema. Inter malmultekostaj programoj mi tuj ekvidis ion, kio estis ekstreme neformata por kutima kompreno. Okarino por iFono. Mi serĉis en la reto kaj trovis la signifon. Okarino estas fluteca blovinstrumento tipe farita el ceramiko. Pro tio, ke la okarino ne havas ordinaran cirklan formon, sia sono estas iom malsama ol tiu de aliaj flutoj. Laŭ kelkaj sciencistoj, okarino aperis antaŭ 12 000 jaroj, ĝi ludis gravas rolon en Ĉinio kaj antaŭkolumba Ameriko. Instalante la programon vi ricevas muzikinstrumenton el glaso, ceramiko kaj metalo. Mikrofono konvertas vian blovon al tonoj kaj sonigas ĝin laŭ sia karaktero. Estas kvar “truetoj” sur ekrano, do entute vi ricevas 16 tonojn. Sed iFono restas iFono kaj vi povas ĝojigi ne nir viajn najbarojn sed ankaŭ la tutan mondon. Konektita iFono sendas vian ludadon al la reto kaj ĉiu povas aŭdi vin kaj eble, se vi bone ludos, vi akiros ŝatantojn kaj vi povas doni koncertojn eĉ el necesejo aŭ speciale ludi por via amatino/amato, kiu eble estas en alia parto de la mondo. Se vi ne estas denaska muzikisto, vi povas lerni ludi ĉi tie (en la angla), ĝui muzikprovojn de entuziasmuloj ĉi tie. Kaj vi povas ĝui interesan muzikaĵon:
[iTunes ligilo] Kostas 0,99$

Quickoffice® – Ĉu ĝi estas vera tekstredaktilo?

Afiŝita en programoj de KienLi je 2009-04-23

quickoffice_iphone_banner

Gravaj funkcioj de la programo:

  • Redakti kaj krei dokumentojn de Word
  • Per funkcioj: Kopii, Tondi, Alglui oni povas facile interŝanĝi teksterojn inter dokumentoj en la programo Legi pli

Modestajn gratulojn! Ni aĝas unu semajnon

Afiŝita en novaĵoj de KienLi je 2009-04-21

naskigxtago

Antaŭ unu semajno naskiĝis blogo “Pri iPhone en Esperanto”. Ni estas freŝnaskitaj kaj memkompreneble oni devas doni atenton al la “bebo”, karesi lin. Tion faras niaj vizitantoj, komentantoj kaj aŭtoroj. Do, kiom da ni vidis tiun ĉi blogon? El kiuj landoj? Legi pli

Ĉu vi legas librojn? Per kio?

Afiŝita en programoj de KienLi je 2009-04-19

book

Ĉu vi ŝatas legi librojn? Mi esperas, ke sekvos pozitiva respondo, ĉar ekzemple mi tre ŝatas legi kaj tiu ŝato pligrandiĝis post apero de iFono ĉe mi.

Sed kiel elekti taŭgan kaj oportunan legilon por iFono? Ni okazigu komparon kaj testadon de kelkaj iFonaj programoj. Legi pli

Ĝi povas ĉion. Kion povas via poŝtelefono?

Afiŝita en diversaĵoj de KienLi je 2009-04-19

16827202_iphone_karikatura.jpg

Karikaturo

2009-04-18

sms

Hodiaŭ mi rakontos al vi, kiel vi mem povas krei somoso-tonojn, ĉar jam ekzistantaj tonoj (malgraŭ kvano je 6 tonoj) estas enuaj. ;) Por krei propran mojosan tonon vi bezonas: 1. Elprizonigitan iFonon 2. mp3-dosieron kun daŭro je 30 sekundoj aŭ malpli (vi povas detranĉi peceton de iu muzikaĵo) 3. iTunes 4. Komputilan programon por aliro al dosier-sistemo de iFono (ekz. iPhone Pc Suite, iPhoneBrowser, DiskAid) La celo estas krei .caf-dosieron. (Se vi havas aliajn metodojn, do uzu ilin kaj rakontu tion al ni en komentoj) Procedo: 1. Startigu iTunes kaj importu mp3-dosieron (File – Add files) 2. Iru al Preferences – Import Settings (en iTunes 8 ĝi troviĝas en General) 3. Elektu opcion: Import using: AIFF Enconder 4. En Advanced memorfiksu, kie iTunes konservos vian tonon. Presu OK 5. Revenu al listo de sondosieroj, serĉu nian importitan mp3-dosieron. 6. Klaku per dekstra butono de via muso sur mp3-dosiero, elektu Create AIFF version. Serĉu konvertitan dosieron. Ŝanĝu finaĝon de dosiernomo de aif al caf. Rimarko: 6 defaŭltaj sms-sonoj havas sekvajn nomojn: sms-received1.caf sms-received2.caf sms-received3.caf sms-received4.caf sms-received5.caf sms-received6.caf Kaj tiel oni funkcias en la sistemo de iFono. La disierujo por sms-sonoj en iFono estas /System/Library/Audio/UISounds 7. Elektu unu nomon el defaŭltaj, kiun vi ŝatus anstataŭigi. Ekz. mi ŝatus havi novan sonon anstataŭ sms-received4.caf. 8. Renomu novkreitan .caf-dosieron laŭ elektita nomo (mi renomas laŭ sms-received4.caf) kaj faru sekurkopion de originala dosiero. 9. Anstataŭigu malnovan dosieron per nova. 10. Iru al Agordoj de via iFono kaj elektu la kvaran sonon (en mia kazo) Rimarko: nomoj de sonoj en Agordoj restos la samaj, kiuj estis. 11. Ĝuu Mi aldonas miajn tri sonojn por somosoj. (600 kb)

La plej popularaj programoj dum la tuta historio de App Store

Afiŝita en diversaĵoj, novaĵoj de KienLi je 2009-04-17

Atendante miliardan elŝuton de programo kompanio Apple publikigis liston de 20 la plej popularaj pagaj kaj senpagaj programoj de App Store. Tiu ĉi listo estas kompilata laŭ kvanto de elŝutoj ekde ekfunkciado en julio 2008.

Inter senpagaj programoj la pinton okupis Facebook, Google Earth, Pandora Radio. Kaj inter pagaj antaŭas Crash Bandicoot Nitro Kart 3D. La tutan liston vidu malsupre. Legi pli

10 plej originalaj tegiloj por iFono

Afiŝita en diversaĵoj de KienLi je 2009-04-16

Mi ne estas ŝatanto de tegiloj por iFono, mi havas nur unu de uzkomenco, tamen mi ŝanĝis plastajn tegilojn por ekrano jam dufoje kaj nun tute rezignis. Estu ĝi virga ;)

Jen estas prezento de 10 tegiloj, kiuj tamen ne estas plej oportunaj, sed centprocente ili estas originalaj. (ĉiuj fotoj klakeblas) Legi pli

Kio estas rss-fluo. Programo por ĝi

Afiŝita en diversaĵoj, programoj de KienLi je 2009-04-14

Ĉu vi multe umas kun komputilo kaj interreto? Ĉu rakonti al vi, kiel vi povas ŝpari vian tempon?

Legi pli