

Vi povis ricevi imagon, ke mi estas tute serioza knabaĉo, okupiĝanta pri seriozaj programoj en iFono, pri oficaj programoj, komplikaj procedoj k.t.p. Sed tio ne estas vero. En mia aparateto estas ne nur utilaj programoj, sed ankaŭ ludoj. Cetere mi preferas logikajn kaj belaspektajn ludojn. Unu el tiuj estas:
The Treasures of Montezuma En la ludo vi devas solvi multajn logikajn taskojn kaj trovi vojon al malnova ĉefurbo de aztekoj. Por plenumi la mision ŝovu la sunajn ŝtonetojn tiel por ke post via movo aperu horizontala aŭ vertikala linio el minimume tri ŝtonetoj de la sama koloro kaj formo. Al kelkaj ŝtonetoj estas gluitaj kristaloj, malgluu ilin kaj ili montros al vi la vojon al la sankta urbo de indianoj. Plenumi la mision estas malfacile, do uzu pli ofte magiajn totemojn kaj bonusojn. Ili helpos al vi kolekti bezonatan kvanton de kristaloj, aldonos tempon por finado de nivelo aŭ donacos aldonajn poentojn. La ludo plaĉos al tiuj, kiuj ŝatas interesajn kaj pasiigajn logikajn aventurojn. Solvu taskojn de malnova civilizo de aztekoj, trovu legendan trezoron de indianoj kaj ricevu la ĉefan premion – oran … de Montezuma. (La sekreton mi ne malkaŝos) La ludo ekzistas en 10 lingvoj: la angla, la germana, la franca, la hispana, la itala, la nederlanda, la portugala, la rusa, la ĉeĥa, la sveda. [iTunes ligilo] Kostas: $0.99 (nur ĝis la 20a de majo 2009) Ekranprintaĵoj:| [singlepic id=121 w=200 h= float=center] | [singlepic id=122 w=200 h= float=center] |
| [singlepic id=123 w=200 h= float=center] | [singlepic id=124 w=200 h= float=center] |
| [singlepic id=125 w=200 h= float=center] |

Esperanto estas lingvo por ĉio. Ankaŭ por programoj por iFono.
Hodiaŭ mi ŝatus prezenti al vi programojn pri Esperanto, kiujn mi trovis en App Store laŭ kapvorto Esperanto. Legi pli

En la antaŭa afiŝo mi penis listigi, kion oni povas esperantigi en iFono. Ne estas sekreto, ke interfaco de iFono estas tradukita nur en kelkajn lingvojn, ke programoj estas kreataj plejparte en la angla por kovri kiel plej multe da uzantoj, ĉar apriore oni opinias la anglan internacia kaj ĉie komprenata. Legi pli



La 1-an de junio 2009 Apple anoncos ne nur novan operaciumon 3.0 por iPhone kaj iPod Touch, sed ankaŭ novan produktaĵon, logikan daŭrigon de produkta linio de Apple, nome iPhone Nano kaj iPhone Shuffle.
Diversaj prezkategorioj de novaj produktoj favore influos enspezon de internacia korporacio en nuntempa ekonomia krizo. Ni esperu, ke la nova produkto same estos populara inter Apple-ŝatantoj.

Jam ne estas sekreto, ke Apple produktas zombiojn el normalaj homoj. Ĉu vi sentas, ke viaj manoj plilongiĝas kaj dentoj pligrandiĝas?

Mobile Translator estas interreta tradukilo por iFono. Legi pli

Tio jam okazis. Antaŭ du tagoj el App Store estis elŝutita miliarda programo por iFono. Legi pli