
Mi ĉiam serĉas ion interesan por mi, ĉar multo, kion mi vidas, baldaŭ komencas tedi al mi. Mi adoras fantastikajn kreaĵojn, ĉar mem ne estas kreema.
Inter malmultekostaj programoj mi tuj ekvidis ion, kio estis ekstreme neformata por kutima kompreno.
Okarino por iFono.
Mi serĉis en la reto kaj trovis la signifon.
Okarino estas fluteca blovinstrumento tipe farita el ceramiko. Pro tio, ke la okarino ne havas ordinaran cirklan formon, sia sono estas iom malsama ol tiu de aliaj flutoj.
Laŭ kelkaj sciencistoj, okarino aperis antaŭ 12 000 jaroj, ĝi ludis gravas rolon en Ĉinio kaj antaŭkolumba Ameriko.
Instalante la programon vi ricevas muzikinstrumenton el glaso, ceramiko kaj metalo. Mikrofono konvertas vian blovon al tonoj kaj sonigas ĝin laŭ sia karaktero. Estas kvar “truetoj” sur ekrano, do entute vi ricevas 16 tonojn.
Sed iFono restas iFono kaj vi povas ĝojigi ne nir viajn najbarojn sed ankaŭ la tutan mondon. Konektita iFono sendas vian ludadon al la reto kaj ĉiu povas aŭdi vin kaj eble, se vi bone ludos, vi akiros ŝatantojn kaj vi povas doni koncertojn eĉ el necesejo aŭ speciale ludi por via amatino/amato, kiu eble estas en alia parto de la mondo.
Se vi ne estas denaska muzikisto, vi povas lerni ludi
ĉi tie (en la angla), ĝui muzikprovojn de entuziasmuloj
ĉi tie.
Kaj vi povas ĝui interesan muzikaĵon:
[
iTunes ligilo] Kostas 0,99$