2009-05-20

mazi

Kiu ne scias la animacian filmon “Mazi en Gondolando”? ?i estas la plej interesa animacia filmo en Esperanto. ?in ?atas kaj infanoj kaj plenkreskuloj.  ?i estas unu el plej efikaj kursoj de Esperanto. Se vi tamen ne scias ?in, spektu parteton:
Mi konvertis la unuan filmon de “Mazi en Gondolando” por iFono. Grando: 318 MB Da?ro: 1 horo 17 minutoj Video: MPEG-4, Stereo 48.000 kHZ Bitrapido: 566 kb/sek. Rezulti?is 4 arkivoj: Arkivo 1 Arkivo 2 Arkivo 3 Arkivo 4 El?utu ?ion en unu dosierujon kaj malpaku. ?uu!
2009-05-11

telefonu

Anta? kelkaj semajnoj mi donacis al vi kelkajn sonojn por telefonvokoj. Nun mi rakontos, kiel vi per propraj manoj povas krei sonon, kiun vi vere ?atas. Vi bezonas: 1. mp3-dosieron, el kiu vi kreos sonon 2. iTunes 3. Se via mp3-dosiero da?ras pli ol 30 sekundojn, vi bezonas tran?i ?in. Kiel tran?i mp3-dosieron? Mi proponas du variantojn: 1. per pa?aro http://www.mp3cut.net/. Al?utu, elektu komencon kaj finon de sono kaj tran?u. Memoru, ke vi bezonas la sonon, kiu da?ras ne pli ol 30 sekundojn. (la pa?aro estas en la rusa kaj la angla) 2. per malpeza senpaga programo mp3DirectCat kun intuitive komprenebla interfaco. (a? per aliaj programoj) Nun vi havas 30-sekundan sonon. Celo estas krei m4r-dosieron. Ni faros tion per iTunes. 1. Aldonu vian 30-sekundan sonon al iTunes 2. Klaku per dekstra butono kaj elektu “Krei AAC-formaton” 3. Ser?u konvertitan m4a-dosieron, renomu ?in al m4r. Klaku sur m4r-dosieron kaj iTunes aldonos vian sonon al mediejo. Sinkronizu iTunes kun iFono. 4. ?uu la sonon A? vi povas fari pli facile: vizitu http://audiko.net/ por krei la sonon a? elekti el jam ekzistantaj.
2009-05-10

the-treasures-of-montezuma-logo

Vi povis ricevi imagon, ke mi estas tute serioza knaba?o, okupi?anta pri seriozaj programoj en iFono, pri oficaj programoj, komplikaj procedoj k.t.p. Sed tio ne estas vero. En mia aparateto estas ne nur utilaj programoj, sed anka? ludoj. Cetere mi preferas logikajn kaj belaspektajn ludojn. Unu el tiuj estas:

The Treasures of Montezuma En la ludo vi devas solvi multajn logikajn taskojn kaj trovi vojon al malnova ?efurbo de aztekoj.  Por plenumi la mision ?ovu la sunajn ?tonetojn tiel por ke post via movo aperu horizontala a? vertikala linio el minimume tri ?tonetoj de la sama koloro kaj formo. Al kelkaj ?tonetoj estas gluitaj kristaloj, malgluu ilin kaj ili montros al vi la vojon al la sankta urbo de indianoj. Plenumi la mision estas malfacile, do uzu pli ofte magiajn totemojn kaj bonusojn. Ili helpos al vi kolekti bezonatan kvanton de kristaloj, aldonos tempon por finado de nivelo a? donacos aldonajn poentojn. La ludo pla?os al tiuj, kiuj ?atas interesajn kaj pasiigajn logikajn aventurojn. Solvu taskojn de malnova civilizo de aztekoj, trovu legendan trezoron de indianoj kaj ricevu la ?efan premion – oran … de Montezuma. (La sekreton mi ne malka?os) La ludo ekzistas en 10 lingvoj: la angla, la germana, la franca, la hispana, la itala, la nederlanda, la portugala, la rusa, la ?e?a, la sveda. [iTunes ligilo] Kostas: $0.99 (nur ?is la 20a de majo 2009) Ekranprinta?oj:
[singlepic id=121 w=200 h= float=center] [singlepic id=122 w=200 h= float=center]
[singlepic id=123 w=200 h= float=center] [singlepic id=124 w=200 h= float=center]
[singlepic id=125 w=200 h= float=center]
2009-05-03

sonlibro

Mi ?atas a?skulti. Mi ?atas a?skulti principe… Estas agrable a?skulti, kiam oni legas por vi, mi ?atis tion de infana?o. Nun mi estas granda (“Mazi”) knabo kaj tutegale mi ?atas a?skulti, kviete a?skulti kiam malanta? la fenestro pluvas, kiam lirlas rivero, kiam parke ludas orkestro. Nur tiel oni povas malstre?i sin. Mi ?atas sonlibrojn. ;) Tiu ?atado pligrandi?is kaj evoluis ekde mi havas iFonon. Vi povas al?uti al iFono mp3-dosierojn kun sonlibro, sed post pa?zo en a?skultado a? sekvan fojon vi devas memorfiksi, kie vi haltis la lastan fojon, ser?i la koncernan lokon. Ho ve, estas maloportune. La solvo ekzistas! ?i nomi?as m4b-formato, subtenata de iFono kaj kies dosierojn iFona iPod ordigas en specialan dosierujon nomatan SONLIBROJ. Jen estas oportuneco. Kial m4b? ?ar ?i enhavas kovrilon de sonlibro, enhavliston, priskribon de sonlibro, kaj ?i memorfiksas la lokon, kie vi ?esis a?skulti.

itunes_sonlibro

Al?uto de m4b-dosiero en iFonon: 1. Per iTunes aldoni mediadosieron al plurmediujo. 2. iTunes ordigas la dosieron kaj vi sinkronizu iFonon kun iTunes 3. Sonlibro estas en rubriko “Ankora?” – “Sonlibroj” Kiel krei m4b-formaton mi rakontos la sekvan fojon. Demando al vi: ?u vi ?atas sonlibrojn? Kiujn?
2009-04-24

800px-ocarina_shops

Mi ?iam ser?as ion interesan por mi, ?ar multo, kion mi vidas, balda? komencas tedi al mi. Mi adoras fantastikajn krea?ojn, ?ar mem ne estas kreema. Inter malmultekostaj programoj mi tuj ekvidis ion, kio estis ekstreme neformata por kutima kompreno. Okarino por iFono. Mi ser?is en la reto kaj trovis la signifon. Okarino estas fluteca blovinstrumento tipe farita el ceramiko. Pro tio, ke la okarino ne havas ordinaran cirklan formon, sia sono estas iom malsama ol tiu de aliaj flutoj. La? kelkaj sciencistoj, okarino aperis anta? 12 000 jaroj, ?i ludis gravas rolon en ?inio kaj anta?kolumba Ameriko. Instalante la programon vi ricevas muzikinstrumenton el glaso, ceramiko kaj metalo. Mikrofono konvertas vian blovon al tonoj kaj sonigas ?in la? sia karaktero. Estas kvar “truetoj” sur ekrano, do entute vi ricevas 16 tonojn. Sed iFono restas iFono kaj vi povas ?ojigi ne nir viajn najbarojn sed anka? la tutan mondon. Konektita iFono sendas vian ludadon al la reto kaj ?iu povas a?di vin kaj eble, se vi bone ludos, vi akiros ?atantojn kaj vi povas doni koncertojn e? el necesejo a? speciale ludi por via amatino/amato, kiu eble estas en alia parto de la mondo. Se vi ne estas denaska muzikisto, vi povas lerni ludi ?i tie (en la angla), ?ui muzikprovojn de entuziasmuloj ?i tie. Kaj vi povas ?ui interesan muzika?on:
[iTunes ligilo] Kostas 0,99$
2009-04-18

sms

Hodia? mi rakontos al vi, kiel vi mem povas krei somoso-tonojn, ?ar jam ekzistantaj tonoj (malgra? kvano je 6 tonoj) estas enuaj. ;) Por krei propran mojosan tonon vi bezonas: 1. Elprizonigitan iFonon 2. mp3-dosieron kun da?ro je 30 sekundoj a? malpli (vi povas detran?i peceton de iu muzika?o) 3. iTunes 4. Komputilan programon por aliro al dosier-sistemo de iFono (ekz. iPhone Pc Suite, iPhoneBrowser, DiskAid) La celo estas krei .caf-dosieron. (Se vi havas aliajn metodojn, do uzu ilin kaj rakontu tion al ni en komentoj) Procedo: 1. Startigu iTunes kaj importu mp3-dosieron (File – Add files) 2. Iru al Preferences – Import Settings (en iTunes 8 ?i trovi?as en General) 3. Elektu opcion: Import using: AIFF Enconder 4. En Advanced memorfiksu, kie iTunes konservos vian tonon. Presu OK 5. Revenu al listo de sondosieroj, ser?u nian importitan mp3-dosieron. 6. Klaku per dekstra butono de via muso sur mp3-dosiero, elektu Create AIFF version. Ser?u konvertitan dosieron. ?an?u fina?on de dosiernomo de aif al caf. Rimarko: 6 defa?ltaj sms-sonoj havas sekvajn nomojn: sms-received1.caf sms-received2.caf sms-received3.caf sms-received4.caf sms-received5.caf sms-received6.caf Kaj tiel oni funkcias en la sistemo de iFono. La disierujo por sms-sonoj en iFono estas /System/Library/Audio/UISounds 7. Elektu unu nomon el defa?ltaj, kiun vi ?atus anstata?igi. Ekz. mi ?atus havi novan sonon anstata? sms-received4.caf. 8. Renomu novkreitan .caf-dosieron la? elektita nomo (mi renomas la? sms-received4.caf) kaj faru sekurkopion de originala dosiero. 9. Anstata?igu malnovan dosieron per nova. 10. Iru al Agordoj de via iFono kaj elektu la kvaran sonon (en mia kazo) Rimarko: nomoj de sonoj en Agordoj restos la samaj, kiuj estis. 11. ?uu Mi aldonas miajn tri sonojn por somosoj. (600 kb)
2009-04-13
Defa?lta iFon proponas ege ne interesajn sonojn por telefonvokoj, mi kreis kelkajn proprajn por uzi ilin por diversaj grupoj de kontaktoj en mia aparato. Mi ?atus donaci ilin al vi: Esperantaj:
  • Tro da fungoj  – La Pafklik
  • Tosto – Kajto
Ne esperantaj:
  • coca-cola – El reklamo
  • La Valse d’Amelie – Yann Tiersen (el konata filmo pri Amelie)
?iuj dosieroj kaj sonoj estas en m4r-formato, do ili pretas por via ?arma iFon. (2,5 Mb) Instalado:
  1. El?utu zip-dosieron (2,5 Mb)
  2. Malkompaktigu la dosieron
  3. Anta?e a?skultu sonojn per programo QuickTime por elekti ?atatan sonon
  4. Kopiu al iTunes-dosiero, kie vi deponas dosierojn por iFon
  5. Simple klaku sur son-dosiero, iTunes a?tomate rekonos sonon por iFon (a? en iTunes: File-Aldoni dosieron al plurmediejo-elektu dosieron)
  6. Sinkronigu iTunes kun via aparato
  7. ?uu
En venontaj afi?oj mi da?rigos donacadon de sonoj por via iFon kaj rakontos, kiel oni mem povas produkti tiujn sonojn. Kaj kiuj sonoj estas en via iFon?

Serĉi

You are currently browsing the archives for the plurmedio category.



Paĝoj


Kategorioj


Arkivoj