Mi subtenis la kreemon ;)

Afiŝita en diversaĵoj de KienLi je 2009-05-26
125-125-iphoneo.gif

Vi jam scias, ke mi estas uzanto de twitter kaj ke antaŭ nelonge mi faris komparon de kelkaj twitter-klientoj por iFono.

Antaŭ monato proksimume unu el miaj sekvantoj en twitter skribis pri interesa akciono. Legi pli

Japanaj studentoj ricevos iFonon senpage

Afiŝita en novaĵoj de KienLi je 2009-05-24

124237

iFono estas populara ne en ĉiuj landoj. Ekzemple, japanoj tre malvarme rilatas al iFono. iFono de nova generacio baldaŭ aperos kaj oni iel devas liberigi bretojn de vendejoj de la modelo iPhone 3G. Legi pli

2009-05-20

mazi

Kiu ne scias la animacian filmon “Mazi en Gondolando”? Ĝi estas la plej interesa animacia filmo en Esperanto. Ĝin ŝatas kaj infanoj kaj plenkreskuloj.  Ĝi estas unu el plej efikaj kursoj de Esperanto. Se vi tamen ne scias ĝin, spektu parteton:
Mi konvertis la unuan filmon de “Mazi en Gondolando” por iFono. Grando: 318 MB Daŭro: 1 horo 17 minutoj Video: MPEG-4, Stereo 48.000 kHZ Bitrapido: 566 kb/sek. Rezultiĝis 4 arkivoj: Arkivo 1 Arkivo 2 Arkivo 3 Arkivo 4 Elŝutu ĉion en unu dosierujon kaj malpaku. Ĝuu!

Toothbrush Timer – brosi dentojn ĝuste

Afiŝita en programoj de KienLi je 2009-05-19

dentoj

Higieno de buŝo estas bona garantiaĵo de sanaj dentoj. Bedaŭrinde ne ĉiuj scias, kiel ĝuste brosi dentojn, kiujn dentajn pastojn uzi kaj ankoraŭ multon, kion necesas scii. Sed eĉ homoj, kiuj ĝuste brosas dentojn kaj ĝuste flegas la buŝon, devas viziti dentokuraciston minimume unu foje en duonjaro. Legi pli

Platena iFono

Afiŝita en diversaĵoj, novaĵoj de KienLi je 2009-05-18

platinum-iphone-300x193

Platena iFono estas kovrita per 230 gramoj de plateno kaj ornamita per 53 diamantoj sur emblemo de Apple. Legi pli

Novaj konceptoj por iFono

Afiŝita en diversaĵoj, novaĵoj de KienLi je 2009-05-18

fake-iphone-2

En la reto aperis kelkaj videoj, kiuj prezentas novajn konceptojn, prezentantajn iFonon.

Legi pli

Eurovision – pli bone malfrue, ol neniam

Afiŝita en programoj de KienLi je 2009-05-17

gallery_24353_58_51715

Eurovision estas festo de kantoj. Mi gratulas Aeksander Rybak okaze de gajno kaj la tutan Norvegion pro tio, ke donis eblon al li gajni Eurovision. Miajn aplaŭdojn! Legi pli

2009-05-11

telefonu

Antaŭ kelkaj semajnoj mi donacis al vi kelkajn sonojn por telefonvokoj. Nun mi rakontos, kiel vi per propraj manoj povas krei sonon, kiun vi vere ŝatas. Vi bezonas: 1. mp3-dosieron, el kiu vi kreos sonon 2. iTunes 3. Se via mp3-dosiero daŭras pli ol 30 sekundojn, vi bezonas tranĉi ĝin. Kiel tranĉi mp3-dosieron? Mi proponas du variantojn: 1. per paĝaro http://www.mp3cut.net/. Alŝutu, elektu komencon kaj finon de sono kaj tranĉu. Memoru, ke vi bezonas la sonon, kiu daŭras ne pli ol 30 sekundojn. (la paĝaro estas en la rusa kaj la angla) 2. per malpeza senpaga programo mp3DirectCat kun intuitive komprenebla interfaco. (aŭ per aliaj programoj) Nun vi havas 30-sekundan sonon. Celo estas krei m4r-dosieron. Ni faros tion per iTunes. 1. Aldonu vian 30-sekundan sonon al iTunes 2. Klaku per dekstra butono kaj elektu “Krei AAC-formaton” 3. Serĉu konvertitan m4a-dosieron, renomu ĝin al m4r. Klaku sur m4r-dosieron kaj iTunes aldonos vian sonon al mediejo. Sinkronizu iTunes kun iFono. 4. Ĝuu la sonon Aŭ vi povas fari pli facile: vizitu http://audiko.net/ por krei la sonon aŭ elekti el jam ekzistantaj.
2009-05-10

the-treasures-of-montezuma-logo

Vi povis ricevi imagon, ke mi estas tute serioza knabaĉo, okupiĝanta pri seriozaj programoj en iFono, pri oficaj programoj, komplikaj procedoj k.t.p. Sed tio ne estas vero. En mia aparateto estas ne nur utilaj programoj, sed ankaŭ ludoj. Cetere mi preferas logikajn kaj belaspektajn ludojn. Unu el tiuj estas:

The Treasures of Montezuma En la ludo vi devas solvi multajn logikajn taskojn kaj trovi vojon al malnova ĉefurbo de aztekoj.  Por plenumi la mision ŝovu la sunajn ŝtonetojn tiel por ke post via movo aperu horizontala aŭ vertikala linio el minimume tri ŝtonetoj de la sama koloro kaj formo. Al kelkaj ŝtonetoj estas gluitaj kristaloj, malgluu ilin kaj ili montros al vi la vojon al la sankta urbo de indianoj. Plenumi la mision estas malfacile, do uzu pli ofte magiajn totemojn kaj bonusojn. Ili helpos al vi kolekti bezonatan kvanton de kristaloj, aldonos tempon por finado de nivelo aŭ donacos aldonajn poentojn. La ludo plaĉos al tiuj, kiuj ŝatas interesajn kaj pasiigajn logikajn aventurojn. Solvu taskojn de malnova civilizo de aztekoj, trovu legendan trezoron de indianoj kaj ricevu la ĉefan premion – oran … de Montezuma. (La sekreton mi ne malkaŝos) La ludo ekzistas en 10 lingvoj: la angla, la germana, la franca, la hispana, la itala, la nederlanda, la portugala, la rusa, la ĉeĥa, la sveda. [iTunes ligilo] Kostas: $0.99 (nur ĝis la 20a de majo 2009) Ekranprintaĵoj:
[singlepic id=121 w=200 h= float=center] [singlepic id=122 w=200 h= float=center]
[singlepic id=123 w=200 h= float=center] [singlepic id=124 w=200 h= float=center]
[singlepic id=125 w=200 h= float=center]

Esperanto-programoj

Afiŝita en programoj de KienLi je 2009-05-10

esperanto

Esperanto estas lingvo por ĉio. Ankaŭ por programoj por iFono.

Hodiaŭ mi ŝatus prezenti al vi programojn pri Esperanto, kiujn mi trovis en App Store laŭ kapvorto Esperanto. Legi pli

Serĉi

You are currently browsing the iPhonEo weblog archives for Majo, 2009.



Paĝoj


Kategorioj


Arkivoj